Monto Ulia (hispane: Monte Ulía; eŭske: Ulia) estas monto de Donostio kiu etendiĝas de la kvartaloj de Gros kaj Ulia ĝis Pasajes. En ĝia okcidenta ekstremo troviĝas la strando de Zurriola kaj en ĝia orienta ekstremo la haveno de Pasajes. La plej alta pinto de tiu monto estas 235 metrojn alta. [1][2]
Dum pluraj jarcentoj kaj ekde la Mezepoko oni starigis gvatoturojn en la roko de la plej alta parto de la monto por averti fiŝkaptistojn de la haveno de Donostio pri la ĉeesto de balenoj.
Por protekti ilian naturan riĉecon tiuj lokoj estas difinitaj kiel naturprotekta parko.
Klifoj, naturprotekta parko
En majo 1992 la Eŭropa Konsilio aprobis la direktivon 92/43 rilatan al konservado de naturaj habitatoj, faŭno kaj flaŭro.
En decembro 1997, konsiderante iliajn habitatojn, faŭnon kaj flaŭron, la Eŭska Registaro proponis ke la klifoj de Ulia estu agnoskitaj eŭropa Loko de Komunuma Gravo (LKG) sendante al Bruselo la korespondan slipon (kodo: ES2120014; areo 0,42 km²).
En decembro 2004 ĝi estis konfirmita kiel LKG kaj tiu loko fariĝis naturprotekta spaco de eŭropa rango kaj estis integrita en la Reto Natura 2000.[3]
[4]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monte Ulía en la hispana Vikipedio.