Montemor-o-Velho estas portugala vilaĝo en la distrikto Koimbro, kiu apartenis al la iama provinco Beira Litoral kaj al la Centra regiono (Regiono Beiras), kaj nuntempe estas inkluzivita en la subregiono Regiono Koimbra (NUT III), kun ĉirkaŭ 3 100 loĝantoj.
Ĝi estas la sidejo de la Municipo Montemor-o-Velho, kiu havas areon de 228,96 km² kaj 26 171 loĝantojn (2011), subdividita en 11 fregezioj. La municipo estas limigita norde de la municipo Cantanhede, oriente de Koimbro kaj Condeixa-a-Nova, sude de Soure kaj okcidente de Figueira da Foz. Ĝi situas je meza alteco de 5 m super la meza marnivelo.
Temas pri unu el la malmultaj teritorie malkontinuaj municipoj en Portugalio. La kazo de Montemor-o-Velho estas unika en la portugala kunteksto, ĉar la malkontinueco de la municipo ŝuldiĝas al la ekzisto, en la sudorienta parto de ĝia teritorio, de tre malgranda enklavo apartenanta al la najbara municipo Soure (fregezio Figueiró do Campo), situanta inter la Montemoraj fregezioj Pereira kaj Santo Varão.
Fregezioj
Abrunheira, Verride e Vila Nova da Barca
Arazede
Carapinheira
Ereira
Liceia
Meãs do Campo
Montemor-o-Velho e Gatões
Pereira
Santo Varão
Seixo de Gatões
Tentúgal
Historio
Montemor-o-Velho estas antikva urbo kies origino datas el Prahistorio, nome de la Neolitiko. Estas dokumentoj pri la kastelo ekde la 9-a jarcento. En 848, Ramiro la 1-a de Asturio ekregis la kastelon de Montemor, sed la definitiva kristana konkero de la areo de Mondego estis entreprenita de la reĝo Fernando la 1-a de Leono, kiu donis la kastelon al la grafo Sesnando. Tiu kastelo nun estas vizitinda kaj bone konservita; de tie estas rigardejo al rizkampoj de la rivero Mondego kaj aliaj kultivkampoj.
La strategia loko de la urbo helpis ĝian disvolviĝon, kaj ĝi ricevis la unuan foruon en 1212. Montemor estis ankoraŭ, dum jarcentoj, tero de infantlando, unue de Sanĉo la 1-a kaj de D. Teresa, poste de D. Afonso la 4-a (1322), de D. Pedro, Duko de Koimbro (1416). En 1472, D. Afonso la 5-a donis la titolon de Markizo de Montemor-o-Velho ak D. João de Portugalio, sed poste Duko de Braganzo.
Vidindaĵoj
Preĝejo de Nossa Senhora dos Anjos kaj de Misericórdia de Tentúgal
Kastelo de Montemor-o-Velho, kaj Preĝejo de Santa Maria da Alcáçova