Mohamed MBOUGAR SARR (naskiĝis la 20-an de junio 1990 (nun 1990-06-20) en Dakaro) estas franclingva senegala verkisto, laŭreato de Premio Goncourt 2021 pro la romano La plus secrète mémoire des hommes ("La plej sekreta memoro de la homoj").
Biografieto
Lia patro estas kuracisto kaj li pasigis sian infanecon kun multnombra familio en Diourbel.
Li studis en milita lernejo de Saint-Louis kaj poste en Francio en mezlernejo Pierre-d'Ailly de Compiègne kaj en École des hautes études en sciences sociales (EHESS).
En novembro 2021, li ricevis la Premion Goncourt, konsiderata la plej grava por la franca literaturo, pro la romano La plus secrète mémoire des hommes ("La plej sekreta memoro de la homoj"), iĝante la unua senegalano kiu ricevis tiun ĉi premion.
Premioj
- Prix Stéphane-Hessel, 2014 (pro La Cale)
- Prix Ahmadou-Kourouma, 2015 (pro Terre ceinte)
- Grand prix du roman métis, 2015 (pro Terre ceinte)
- Prix Goncourt, 2021 (pro La plus secrète mémoire des hommes)
Verkoj
- 2014: La Cale (novelo)
- 2015: Terre ceinte, Éditions Présence Africaine
- 2017: Silence du chœur, Éditions Présence Africaine
- 2018: De purs hommes, Éditions Philippe Rey [1]
- 2021: La plus secrète mémoire des hommes [2],[3],[4]
Referencoj
Vidu ankaŭ