Origine renesanca kastelo de Václav Budovec z Budova estis post Batalo sur Blanka monto (1620) posedaĵo de Albrecht z Valdštejna kaj barokstile rekonstruita de M.A.Canevallo por Arnošt Josef z Valdštejna. La kastelo ŝanĝiĝis je ampleksa arealo kun ĉevalejoj, rajdejo, kalaŝejo, t.n.sala terrena, franca ĝardeno, angla parko kaj komplekso de iama kapucena monaĥejo kun preĝejo de Tri magoj kun kapelo de Sankta Anna .
Nuntempe la kastelo estas ŝtata havaĵo kaj ĝi estas publike alirebla.
Vidindaĵoj
1. Ŝtata kastelo:
1-a itinero – originaj internoj de Valdštejn, bildgalerio, salonoj kun kolektoj de porcelano, biblioteko de Duchcov prilaborita de Giacomo Casanova
Komplete konservita empirakastela teatro el 1833 (en kiu porokaze estas stile prezentataj barokaj operoj)
2.Urba muzeo: arkeologio, etnografio, figuraj abelujoj, prezento de malnova apoteko, modelo de Drábské světničky (rokmasivo kaj ligna burgo proksime al la burgo), galerio de lokaj artistoj, malnovaj bicikloj, centjaraj infanĉaretoj, malnovaj kudromaŝinoj
kastela biblioteko
kapelo de Sankta Anna
interno de la kapelo
Praktikaj informoj
La kastelo publike alireblas ekde aprilo ĝis oktobro, alitempe post interkonsento.
Trarigardoj okazas kun ĉiĉerono, la muzeo alireblas memstare aŭ kun ĉiĉerono.
Literaturo
Mojmír Horyna, Květa Křížová: Zámek Mnichovo Hradiště. Památkový Ústav Středních Čech v Praze 1996, ISBN 80-85094-48-7.