Novaj esploroj situigas la originon de la verkaĵo ĉ. la dua duono de la 15-a jarcento, kontraŭdirante la lokajn tradiciojn kiuj rilatigas ĝin kun la konkero de la muzulmana Elĉo (1265) kaj kun alia tradicio pri trovado de bildo de la Virgulino, ene de skatolo, la 29-an de decembro1370, en la proksima marborda urbo Santa Pola.
Ĝi estas la sola verkaĵo en ties ĝenro kiu estis seninterrompe reprezentita ĝis la nuntempo, eĉ superante la malpermeson reprezenti teatraĵojn en la preĝejoj laŭ la Koncilio de Trento. Estis la papo Urbano la 8-a kiu, en 1632, koncedis al la loĝantaro de Elĉo, pere de papa buleo, la permeson por la daŭra reprezentado en la baziliko.
Ĉiuj roluloj estas viroj, por respekti la mezepokan tradicion kiu malpermesis la aperon de virinoj en tiaj reprezentaĵoj. La verkaĵo estas en la antikva kataluna lingvo, escepte de kelkaj versoj en la latina.