Misool estas unu el kvar ĉefaj insuloj de la insularo Rajampatoj en la provinco Okcidenta Papuo (iam Papuo), nune okupita de Indonezio. Ties areo estas 2,034 km². La plej alta pinto estas 535 m kaj la ĉefaj urboj estas Vaigama, ĉe la norda marbordo de la insulo, kaj Lilinta.