Misisipa Delto aŭ Misisipadelta Regiono, aŭ en anglaMississippi Delta, estas la distinga nordokcidenta sekcio de la usona ŝtatoMisisipio kiu kuŝas inter la riveroj Misisipo kaj Yazoo.
La regiono estis nomita "La plej suda loko sur la Tero"[1] ("Suda" en la senco de "karaktera de tiu regiono, nome Usona Sudo"), pro sia unika rasa, kultura, kaj ekonomia historio. Ĝi estas du cent mejlojn longa kaj sesdek mejlojn ĉe ties plej ampleksa punkto, enhavante ĉirkaŭ 4,415,000 akreojn, aŭ, ĉirkaŭ 7,000 kvadrataj mejloj de sedimenta inundebenaĵo.[2] Origine kovrita de duraj arbaroj tra la malaltaj teroj, ĝi estis disvolvigita kiel unu el la plej riĉaj koton-kultivaj areoj en la lando antaŭ la Usona Enlanda Milito (1861-1865). La regiono allogis multajn terposedantojn kiuj kultivigis teron laŭlonge de la riverbordoj por kotonplantejoj; ili iĝis riĉaj plantejistoj dependaj el la laboro de nigraj sklavoj, kiuj estis la plej vasta majoritato de la loĝantaro en tiuj landoj ege antaŭ la Enlanda Milito, ofte dufoje la nombro de blankuloj.
Notoj
↑James C. Cobb, The Most Southern Place on Earth: The Mississippi Delta and the Roots of Regional Identity (1992)
Eckes, Suzanne E. "The Perceived Barriers to Integration in the Mississippi Delta". The Journal of Negro Education. Northern hemisphere, Spring 2005. Volume 74, No. 2. pp. 159-173. Disponebla ĉe Jstor
Ferris, William. Give My Poor Heart Ease: Voices of the Mississippi Blues. The University of North Carolina Press; (2009) ISBN 0-8078-3325-8ISBN 978-0807833254 (with CD and DVD)
Ferris, William kaj Glenn Hinson. The New Encyclopedia of Southern Culture: Volume 14: Folklife The University of North Carolina Press (2009) ISBN 0-8078-3346-0ISBN 978-0-8078-3346-9 (Cover: photo of James Son Thomas)