La Minusinska baseno (ruse Минусинская котловина, Хакасско-Минусинская котловина) formas la sudan parton de la Minusinska depresio kaj etendiĝas sude en rusaKrasnojarska regiono kaj en Ĥakasio, inter la montoĉenoj de la Sudsibiria montaro.
La basenon randas sude Okcidenta Sajano, okcidente Abakan-montaro kaj norde la etendaĵoj de la Kuznecka Alatau, oriente de Orienta Sajano. La reliefo de la baseno similas al onda-ripa ebenaĵo, kiu estas ividata per valoj. La alteco de la baseno varias de 200 ĝis 700. La Minusinska baseno estas kovrita de agrikulture uzata stepa vegetaĵo. Tie ekzistas karbo-tavoloj.