Minĵetilo

Ŝarĝado de 60mm minĵetilo M224
Tre bone estas videblaj unuopaj partoj de minĵetilo: paftubo, metejo (telero sub la paftubo) kaj subaĵo
82mm minĵetilo mod. 1937

Minĵetilo (dum la unua mondmilito bomboĵetilo[1][2]) estas artileria armilo pafanta pere de supra grupo de anguloj, kiu estas destinita por neniigi vivan forton kaj armean teknikon de malamiko, troviĝanta sur malfermita tereno eĉ en kaŝejoj, fosaĵoj, tranĉeoj kaj sur forturnigitaj deklivoj de altaĵoj. Ĝi servas ankaŭ por detruado de kampaj fortikaĵoj de ĉiuj tipoj. Kutime ĝi estas konstruata kiel senretriglita kun glata paftubo kaj ŝarĝata per buŝo de la paftubo.[3] Kompare kun kanono de la sama kalibro ĝi pafas per pli malpeza pafaĵo (artileria mino) kun pli malgranda komenca rapideco. La minĵetilo karakterizas per alta kadenco kaj per solida precizeco de pafado, per malgranda pezo, per simpla konstruo kaj per alta grado de prepareco por komenci la pafadon. Plua avantaĝo estas senerara funkciado dum ĉiu vetero eĉ en kondiĉoj de peza montetriĉa tereno (sed malaltigita efikeco dum eksplodoj de pafaĵoj estis rimarkataj dum la 2-a mondmilito en profunda neĝo de rusa vintro – la profunda neĝo iam efike dampis la eksplodon de la pafaĵo). La granda perpendikulareco de flugvojo de la pafaĵo ebligas neniigi kaŝitajn "nerimarkeblajn" celojn, gvidi la pafadon el profundaj kaŝejoj, el arbaro aŭ transpafadi la proprajn armeajn taĉmentojn.

Mortero

La peza minĵetilo estis en la pasinteco markata kiel mortero. La ĉeĥa, slovaka kaj rusa faka terminologio diferencigas armilojn minĵetilo kaj mortero (ĉeĥe minomet kaj moždíř, slovake mínomet kaj mažiar, ruse миномёт kaj мортира), diference de la angla, kiu havas por ambaŭ armiloj esprimon mortar.

Rilataj artikoloj

Referencoj

  1. Ottova encyklopedie de nova epoko, moto „bombomet“
  2. NLĈL, moto „bombomet“
  3. Lukáš Visingr: Nona - hybridní dělostřelecká zbraň (el Retarkivo 20230607000622), militarybox.cz, vyd. 22. 9. 2014, cit. 21. 5. 2023

Eksteraj ligiloj