Mimiko estas la videblaj movoj en la supraĵo de la vizaĝo. La esprimo estiĝas per la funkciado de la vizaĝaj muskoloj. Mimiko estas maniero de ne-parola komunikado homa, sed ankaŭ okazas ĉe aliaj bestoj, ĉefe mamuloj. Homoj scipovas apliki mimikon kiel libervola agado konscia.
Okulsigno, aŭ okulsignalo, estas vizaĝa esprimo farita per mallongega malfermo de unu okulo. Depende de la kunteksto, la okulsignalo povas signifi el seksaltiron kaj amikecon ĝis kunhavita kono kiu estas kaŝata de aliaj ĉeestantoj.