Milaporo, literumita ankaŭ Mylapore kaj Mayilāppūr, estas kvartalo en la centra parto de la urbo Ĉenajo, Barato. Ĝi estas unu el la plej malnovaj rezidejaj partoj de la urbo. Ĝi estas nomita ankaŭ Tirumajilai.[1] La loĝloko estas postulita kiel naskoloko de la fama tamilafilozofoTiravaluvaro, kaj la hinduasanktulo kaj filozofo, Pejalvar.
Milaporo estas konata pro siaj tri-vojaj avenuoj, la Templo Kapaleŝŭarar, la festivaloj Katĉeri, kaj la monaĥejo Ramakriŝna Matha inter multaj aliaj altiraĵoj.[2] Ankaŭ la Katedralo de Sankta Tomaso, kiu estas konsiderata tombejo de Sankta Tomaso, estas en Milaporo.[3][4][5][6]