La Milana Konservatorio (Conservatorio di musica “Giuseppe Verdi” di Milano) estas Konservatorio en Milano, Italio.
Historio
La konservatorio estis establita pere de reĝa dekreto de 1807 en Milano, ĉefurbo de la Napoleona Reĝlando Italio. Ĝi malfermiĝis la venontan jaron ĉe la klostro de la baroka preĝejo de Santa Maria della Passione. Estis dekomence 18 anoj, inklude studentojn de ambaŭ seksoj. Nuntempe estas la plej granda institucio de muzika instruado en Italio.[1]