Miklós Kellermayer [miklOŝ kelermajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kellermayer Miklós Sándor Zoltán estas hungara kuracisto, biofizikisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea.
Miklós Kellermayer[1] naskiĝis la 17-an de julio 1964 en Pécs.
Biografio
Miklós Kellermayer maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon (MD) en Universitato Janus Pannonius en 1988. Post jardeko li doktoriĝis (Ph.D.) ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li laboras en la biofizika instituto de Universitato Semmelweis. En 1991 li estis gastopreleganto en universitato en Vaŝingtono, krome li instruas ankaŭ en Universitato de Pécs. Li estis nomumita institutestro en 2008, dekano en 2019. Li havas edzinon, kiu naskis 5 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)
- Folding-unfolding transitions in single titin molecules characterized with force-measuring laser tweezers (1997)
- Mechanical fatigue in repetitively stretched single molecules of titin (2001)
- Spatially and temporally synchronized atomic force and total internal reflection fluorescence microscopy for imaging and manipulating cells and biomolecules (2006)
Fontoj
Referencoj