Miklós VITÉZ [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitéz Miklós estis hungara scenaristo, verkisto, ĵurnalisto.
Miklós Vitéz [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1888 en Kecskemét, li mortis la 23-an de januaro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
Miklós Vitéz frekventis kalvinanan kolegion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, Parizo, Berlino. Li iĝis jura doktoro. Ekde la fruaj 1910-aj jaroj li estis ĵurnalisto de gravaj gazetoj (ekzemple Népszava), dum la 1-a mondmilito soldato. Jam dum la studentaj jaroj li verkadis, lia unua dramo estis prezentita en 1914. En la teatra jaro 1919 li estis arta direktoro de Teatro Madách. Inter 1928 kaj 1931 li estis dramaturgo de Nova Teatro (Budapeŝto). Depost 1945 li laboris en eldonejo. Li edziĝis kvarfoje, lastfoje en 1955.
Elektitaj scenarlibroj
- Az ellopott szerda (1933, kun Károly Nóti)
- Sonĝoaŭto (1934, kun iu alia; post jardekoj ankaŭ furora teatraĵo)
- Nehéz apának lenni (1938)
Elektitaj dramoj
- Évforduló (tragedio, 1911)
- Gyáva (1914)
- Akiknek egy a sorsuk (1919; prezentita tutlande pli ol 1000-foje)
- Budai Nagy Gergely (1925; komedio)
Aliaj kontribuoj (elekto)
- Kezek (1940; romaneto)
- Megöltem egy embert (1930; tradukaĵo)
Fontoj