Miklós Szemere [miklOŝ semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere Miklós estis hungara diplomato, parlamenta deputito, ĉambelano. Lia nobela antaŭnomo estis szemerei.
Miklós Szemere[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1856 en Kisazar (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Malé Ozorovce en Slovakio), li mortis la 20-an de aŭgusto 1919 en Vieno.
Biografio
Miklós Szemere lernis en Miskolc, Sárospatak kaj Vieno, poste li studis en Ĝenevo, Oksfordo, Reĝa Akademia Liceo de Kolozsvár, fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj li estis diplomato en Parizo, Romo kaj Sanktpeterburgo, dum li estis kartludisto kaj ĉevalvetkuristo. Pro la skandaloj li hejmenvenis en 1891 kaj okupiĝis pri ĉevalvetkuro, kartludo, celpafado, skermo. Inter 1901 kaj 1910 li estis parlamentano. Li ricevis kelkajn medalionojn pro la diplomataj servoj.
Elektitaj kontribuoj
- Fair play (1896)
- Ave Caesar (ankaŭ germane, 1906)
- Általános választójog – nők nélkül (1912)
- Szemere Miklós külpolitikai nyilatkozatai. 1903-1918. (1918)
Memorigiloj
Fontoj
Referencoj