Miklós Puky

Miklós Puky
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1961 (1961-03-10)
en Budapeŝto
Morto 20-an de marto 2015 (2015-03-20) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1986) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Miklós Puky
Parencoj Géza Léka (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
tradukisto
herpetologist (en) Traduki
ekologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Puky [miklOŝ puki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Puky Miklós Gábor estis hungara herpetologo.

Miklós Puky[1] naskiĝis la 10-an de marto 1961 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de marto 2015 en Budapeŝto.

Biografio

Miklós Puky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1979, poste li akiris biologian kaj tradukistan diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Post siaj studoj li laboris ĝismorte en la akademia esplora instituto. En 1992 li doktoriĝis en la universitato, en 2006 en la Hungara Scienca Akademio. Li estis medioprotektanto kaj specialiĝis pri la herpetologio. Jam en 1986 li fondis asocion por la ranoj. Kun liaj amikoj li kolektis ranojn en sitelojn ĉe la aŭtoŝoseo, poste ili liveris la ranojn en la alian flankon de la ŝoseo. Li ofte prelegis ankaŭ en eksterlandaj universitatoj kaj li partoprenis ankaŭ en eksterlandaj medioprotektaj agoj. Li ricevis premiojn inter 1992-2011.

Liaj disertaĵoj

  • Nehézfémdúsulás Anura populációkban (1992)
  • Kétéltűek természetvédelme Magyarországon (2006)

Lia libro

  • Magyarország herpetológiai atlasza (2005, kunaŭtoro)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)

  • Native and alien Decapoda species in Hungary: distribution,status, conservation importance (2005)
  • Crayfish plague pathogen in invasive North American crayfish species in Hungary (2010)
  • A global overview on the diet of the dice snake (Natrix tessellata) from a geographical perspective: foraging in atypical habitats and feeding spectrum widening helps colonisation and survival under suboptimal conditions for a piscivorous snake (2014)

Memorigiloj

  • memortabulo en Budapeŝto (2016)

Fontoj

Referencoj