Michelle Gulyás komence provis diversajn sportojn, fine ekde sia aĝo 11 ŝi elektis la pentatlonon. Nature en tiu aĝo estis konkursoj nur en 4 branĉoj. Ŝi atingis diversajn rezultojn internacie, el tio elstaris ora medalo en 2018 en Barcelono dum la junulara eŭropa ĉampionumo. En la hungaraj ĉampionumoj teame ŝi estis la unua en 2018, individue en 2021 kaj 2022. En Hungario en la Somera Olimpiko 2024 ŝi akiris oran medalon sola. Ekster la sporto ŝi studis ekde 2019 en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj.