La Metroo de Kopenhago (daneKøbenhavns Metro) estas aŭtomata publika transporto servanta la municipojn de Kopenhago, Frederiksberg kaj Tårnby. Malfermitaj en 2002, 2007, 2019 kaj 2020, metrolinioj 1, 2 kaj 3 kaj 4 havas tridek naŭ staciojn, el kiuj dudek kvin estas subteraj, sur totala itinero de 38 km.
La metroo estas posedata de la firmao Metroselskabet I/S, posedata de la municipoj de Kopenhago kaj Frederiksberg kaj la dana registaro. La funkciado kaj prizorgado de la reto estas efektivigitaj de la kompanio Metro Service A/S.