Metrodoro de Ĥio estis greka filozofo, matematikisto, gramatikisto kaj atomismisto, kiu formulis la unuan teorion pri la origino de la Universo krom fari sennombrajn kontribuaĵojn al astronomio kaj kosmologio.[1] Li apartenis al la Skolo de Demokrito kaj estis ankaŭ disĉiplo de Neso de Ĥio (405 a. K. - 337 a. K.), grava antaŭulo de Epikuro kaj majstro de Diogeno de Smirno (360 a. K. - 305 a. K.) kiu siavice estis majstro de Anaksarĥo. Tiel kiel Demokrito, li kredis je la teorio pri la infiniteco de la mondoj kaj li kreis la principon pri la sufiĉa racio: "Estas absurde, ke unu sola tigo de maizo aperu en granda kampo aŭ unuopa mondo en la senfina malpleno."[2]
Li kompilis kelkajn matematikajn enigmojn kaj humurajn deklarojn kiuj aperas en pli posta laboro nomita la "Greka Antologio". Unu el tiuj enigmoj estas konata kiel la enigmo de Diofanto. En filozofio, li bonorde resumis la plurismajn instruojn de Epikuro jene:
Konsideri la Teron kiel la solan loĝitan mondon en la senfina spaco estas same absurde, kiel aserti, ke en tuta kampo de milio kreskos nur unu greno.[3]
Vidu ankaŭ
Referencoj