Merefa-ĥersona ponto (ukraine Мерефо-Херсонський міст, Merefo-Ĥersonskij Mist) estas fervoja ponto en Dnipro, Ukrainio. Laŭ la grandeco, ĝi estas dua en la urbo. En la momento de konstruado ĝi estis la plej granda arka ponto en Eŭropo. Pro sia arteco, teknika kvalito kaj kontrolita tempo-rezisto ĝi estas protektata kiel monumento de arkitekturo. Ĝi estas unika pro tio, ke temas pri unusola en Eŭropo fervoja ponto kun kurba trajektorio.
Ligiloj