Germana kuracisto, filologo, kemiisto kaj matematikisto. Li estis persona kuracisto de Dorothea de Saksio-Laŭenburgo (1511-1571), edzino de Frederiko la 2-a el Danio.
Melchior Ayrer (1520-1579) estis germana kuracisto, kemiisto kaj matematikisto. Li estis frato de Aegidius Ayer (n. 1509) kaj patro de Julius Ayer (n. 1546). Li ricevis sian dokterecon pri Medicino en 1546, en la Universitato de Bolonjo kaj komencis praktiki Medicinon en sia naskiĝolando, kie li ekdirektis hospitalon en 1549. Pro lia reputacio rilate al traktado de malsanoj, lia famo disvastiĝis al najbaraj landoj kaj li estis elektita kiel persona kuracisto de la palatinata elektistino, edzino de Frederiko la 2-a.