Mary C. GILLETT [gilet] (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1866 en Banbury kaj pasigis la plejparton de sia vivo tie) estis angla subtenantino de Esperanto. Ŝi estis kvakerino kaj edziniĝis je John P. Gillett, membro de la urba magistrato. Ŝi amis pentradon kaj ĝardenkulturon kaj malavare subtenadis dum multaj jaroj la Esperanto-movadon nacian kaj internacian.
La Enciklopedio de Esperanto de 1934 honore mencias ŝin, tamen per erareta familia nomo "Gillette", sed en pluraj jarlibroj de UEA ŝia nomo dokumentiĝis en la ĝusta formo "Gillett".