Maria Quitéria (1792–1853) estis brazila leŭtenanto kaj nacia heroo. Ŝi servis en la Milito de Sendependeco de Brazilo en 1822–1823 vestita kiel viro. Ŝi estis altrangigita al kadeto kaj leŭtenanto kaj dekoraciita de la Imperia ordeno. Ŝi estis nomita "Brazila Johana de Arko".[1]
Biografio
Fruaj jaroj
Maria Quitéria de Jesus naskiĝis la 27-an de junio 1792 (nun 1792-06-27) en Licurizeiro, en la paroĥo de São José das Itaporocas (nun lokita en Feira de Santana), Bahio. Ŝi estis la plej aĝa filino de farmisto Gonçalo Alves de Almeida kaj Quitéria Maria de Jesus.[2]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Quitéria en la angla Vikipedio.