Mareno (aŭ Marino) la 1-a, latine Marinus I, naskiĝis nekonatan daton en Italio kaj mortis 884. Li estis papo ekde 882 ĝis sia morto. Mareno estis filo de pastro Palumbus, iĝis subdiakono, diakono, kaj episkopo de Caere (hodiaŭ Cerveteri). Li estis ambasadoro de papo Johano la 8-a en Konstantinopolo.