Manokvari - prononco [Manokŭari] - estas marhavena urbego de orienta Indonezio sur la insulo Nov-Gvineo, kaj estas la administra centro de la provincoOkcidenta Papuo. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 136 302 loĝantojn, kun la ĉirkaŭurbaĵo 286 079 loĝantojn.
En la fruaj 1930-aj jarojjapanoj investis kotonajn plantejojn ĉe Manokvari. Tio helpis la invadon de japanoj en 1942. Sismoj okazis en 1996, 2002 kaj 2009. Flugmaŝina akcidento okazis en 2010, 21 pasaĝeroj vundiĝis.
Ekonomio
Manokvari havas multajn feriejojn kaj estas grava turista celloko, krome la urbego estas grava financa centro.
Religio
Manokvari estas katolika kundiocezo (kune kun Sorong).
Eduko
La ŝtata universitato estis establita en 2000 kaj ĝi situas sur monteto alfrontanta la grandurbon, ĉirkaŭita de densa tropika pluvarbaro. Tio permesas al la esploristoj tujan aliron al la biologiaj esploroj.
Trafiko
Manokvari havas trairan laŭmarbordan flankovojon, tamen tio ligas al la flughaveno kaj proksima ĉefvojo. Tre gravas havas la marhaveno kaj flughaveno.
Klimato
Manokvari situas en zono de pluvarbara klimato (Af) kun musona efiko. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare averaĝe 2515 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-30 °C. Preskaŭ ne estas diferencoj inter la monatoj.