Komenco de Malá Studená dolina estas kabanejo Zamkovského chata, kiu atingeblas de Hriebienok laŭ ruĝaj turismaj markoj . De kabano Zamkovského chata laŭ verdaj ĝis Veľký hang pod Prostredným hrotom, kie deklivo pligrandiĝas al Téryho chata.
De Téryho chata ekzistas du vojoj:
verda: simple daŭrigas vojon de Zamkovského chata. laŭ lago Prostredné spišské plese, tra Pfinnova kopa ĝis Dolinka pod Sedielkom, de kie la vojo iras al Modré pleso kaj poste Sedielko, Zadná Javorová dolina kaj fine Tatranská Javorina. Estas dudirekta vojo.
flava: post Dolinka pod Sedielkom la flava vojo kopias la verdan, de kie iras al Priečne sedlo. Tien oni devas uzi helpĉenojn. De Priečné sedlo la vojo malsupreniras ĝis lagoj Strelecké kaj Sivé plesá kaj Zbojnícka chata. La vojo estas nur unudirekta! (ĝis Veľká Studená dolina)