La plejmulto de la loĝantoj (97%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan.
Vidindaĵoj
La vilaĝo famas pro siaj mezepokajpreĝejoj. El la tiamaj sep preĝejoj daŭre ekzistas kvin : la paroka preĝejo, kaj la preĝejoj de Sankta Benedikto, de Sankta Martino, de Sankta Mikaelo kaj de la dekkvar helpantoj en mizero. De la preĝejo de Sankta Johano restis nur la turo.
Cetere en la vilaĝo troviĝas pluraj mezepokaj domegoj.
Trafiko
Mals-Malles estas la finstacio de la fervojo de la Venosta Valo, konstruita en 1906 kaj renovigita inter 2000 kaj 2005.
la ĉefa loko kaj...
la frakcio Burgeis (Burgusio) el birda perspektivo