La 24-an de novembro2021 ŝi estis elektita de la svedia parlamento kiel ĉefministro de Svedio, sed tuj poste ŝi malgajnis voĉdonon pri la buĝeto kaj sekve perdis la koalician partneron Ekologia Partio La Verduloj, kaj pro tio demisiis antaŭ ol ŝi povis ekofici. La postan semajnon estis denove elektita kiel ĉefministro de Svedio, ĉi-foje kun pure socialdemokratia registaro, sen la antaŭa koalicia partnero. Andersson estas la unua virino en tiu posteno en historio de Svedio.
En la parlamentaj balotoj de 2022 la maldekstra bloko malgajnis kontraŭ la dekstra, kaj posta ĉefministro fariĝis la konservativa Ulf Kristersson.
Andersson estas edziniĝinta kun ekonomika instruisto Richard Friberg kaj havas du infanojn.