Madaba estas urbo en Jordanio, sude de la monto Nebo. La urbo estas konata pro siaj mozaikoj[1].
Madaba laŭdire apartenis origine al la tribo de Ruben sed estis konkerita en la 9-a jarcento a.K.E. de la reĝo Mesa de Moabo, rekaptita de la Makabeoj kaj poste fariĝis kristana urbo kaj episkopa sidejo.
Mozaika Mapo de Madaba
Sur la planko de la preĝejo de Sankta Georgo estas mozaika mapo bildiganta Palestinon, de Cidono en Libano ĝis Aleksandrio en Egiptio[2]. La mapo estis kreita iam inter 542 kaj 570 A.D. kaj estas tiel la plej malnova konservita mapo de la Sankta Lando. Origine, la mapo havis ĉirkaŭ 15 x 6 metrojn, sed partoj de ĝi nun estas detruitaj [3].