Mšeno nad Nisou (germaneGrünwald) estas parto de urbo Jablonec nad Nisou en distrikto Jablonec nad Nisou en Ĉeĥio. Ĝi situas en ĝia nordorienta rando. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 610 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 8 428 loĝantoj.
Mšeno nad Nisou estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,19 km². Parto de la katastra teritorio Mšeno nad Nisou liganta al la norda radno de katastra teritorio Jablonecké Paseky (regiono de stratoj Tichá, U Lesa, Jindřichovská, Pod Lesem ĝis strato Podhorská ulice) apartenas al loka parto Jablonecké Paseky. La loka parto Jablonecké Paseky tiel dividas en du partojn la lokan parton Mšeno nad Nisou kaj el regiono ĉirkaŭ stratoj Lučanská, Zahradní kaj Konečná tiel faras eksklavon de la loka parto Mšeno nad Nisou, kvankam la katastra teritorio Mšeno nad Nisou estas koneksa.
Historio
La komenco de vilaĝo tuŝas ĝis la jaro 1548, kiam estis fondita en tiu ĉi regiono vitrofareja gisejo[1]. La pli malgranda vilaĝo Mšeno fariĝis nur post la jaro 1635. Fine de la 18-a jarcento estis konstruita kapelo de sankta Anna (1780), en la sama tempo okazis evoluo de vitrofareja kaj teksa industrioj. En majo de 1900 la municipo estis kunigita kun Jablonec kaj Rýnovice per eletra fervojo. En la jaro 1910 estis fiinita mŝena rezervujo. Ekde la jaro 1912 Mšeno estis kampurbo.
En la jaro 1962 Mšeno estis unuigita kun Jablonec nad Nisou. Komence de la 1980-aj jaroj la malnova Mšeno estis detruita kaj sur ĝia loko elkreskis la plej granda jabloneca loĝdomaro.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 161
1880
1 214
1890
1 793
1900
2 383
1910
3 181
1921
2 812
Jaro
Loĝantoj
1930
3 954
1950
2 279
1961
2 375
1970
2 605
1980
4 538
1991
10 427
Jaro
Loĝantoj
2001
9 833
2011
8 687
2021
8 428
Memorindaĵoj
Preĝejo de La plej sankta Triunuo – romkatolika preĝejo
Kapelo de sankta Anna
Nuntempo
Mšeno apartenas inter la plej grandaj kvartaloj de Jablonec nad Nisou kun preskaŭ 10 mil da loĝantoj. Apud la loĝdomaro ĝi plenumas ankaŭ funkcion sporte-refreŝigejan. Signifa estas en tiu ĉi regiono jam menciita mŝena valbaraĵo kun kvalitaj kondiĉoj por someraj sportoj kaj baniĝado. En proksima Břízky situas sporta areo (futbalo, teniso, skvaŝo, skikurado, biatlono) kun hotelo. Proksime de rivero Bílá Nisa troveblas pluaj granda sporta areo (futbalo, basbalo), kiun oni senĉese disvastigas. Proksime de la kvartalo situas ankoraŭ jabloneca urba sporta ĉambrego kaj naĝista stadiono.
Mšeno situas sur rando de PPR Jizera montaro. Proksime de strato Palackého ulice kreskas du protektataj arboj: acero (Acer pseudoplatanus) kaj kverko (Quercus robur).
En la kvartalo situas kvar el naŭ jablonecaj superbazaroj.
Transporto
Antaŭe Mšeno situis en reto de jablonecaj tramoj, post ĝia nuligo en la jaro 1965 ĉi tien nun alveturas nur aŭtobusoj de Transporta entrepreno de urboj Liberec kaj Jablonec nad Nisou.