Măieruș [məjeruŝ] (hungare: Szászmagyarós, germane: Nussbach) estas komunumo en Rumanio norde de Braŝovo. En 1910 ĝi havis 1 619 loĝantojn (germanoj, rumanoj), en 1992 1 534 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas de 1377. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la hungara parto de Aŭstrio-Hungario (Brassó vármegye). Apartenas al ĝi la vilaĝo Arini.
Fonto
Eksteraj ligiloj