Mór Wahrmann devenis el juda familio. Li studis filozofion en la Reĝa Universitato de Pest, poste transprenis gvidon de la grandkomerca negoco de lia patro. Li estis prezidanto de la Komerca kaj Industria Kamero, kaj de la Asocio Lloyd. Li partoprenis en fondo de multaj entreprenoj (Vapormueleja Asocio Pannónia, Angla-Hungara Banko, Maŝinfabriko Ganz).