Léonce Deprez estas franca sportisto kaj politikisto, kiu naskiĝis je la 10-a de julio 1927 en Béthune kaj mortis la 7-an de julio 2017 en Rang-du-Fliers.
Li engaĝiĝis en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Inter alie li ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 4-an balotan distrikton de la departemento Pas-de-Calais. Entute li estis deputito inter 1988 kaj junio 2017. Krome li inter 2001 kaj 2008 funkciis kiel komunumestro de la banloko Touquet-Paris-Plage.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj