Ĝis fino de la 19-a jarcento la loĝantaro de Rudabánya estis ĉefe kalvinisma, sed fererca minado komenciĝis en 1880. Estis varbitaj ministoj, precipe alvenis el Dobsina. Ili estis luteranoj kaj parolis ankaŭ germane. Sen propra kirko ili havis diservojn en la lernejo. La mankanta preĝejo estis konstruita inter 1932 kaj 1934 fare de Kálmán Lux. Menciindas, ke iam estis pastro Béla Harmati tie. Dum la socialismo nombro de la luteranoj malpliiĝis, ekde la 1960-aj jarojpastoro el Sajókaza aranĝis diservojn monate po unu. En la 21-a jarcento la kirko jam ne estis uzata, oni pensadas pri ties estonta sorto.
Konstruaĵo
Tiu luterana kirko situas sola en forlasita korto. La fasado estas malsimetria. Larĝaj ŝtupoj kuras al tri arkadoj, sed nur la meza estas enirejo. Pli supre estas videbla granda kruco. La kvadrata turo situas en la maldekstra navangulo. La turpinto estas piramideca. La altara bildo prezentas la emaŭsan vespermanĝon.