Luigi GIAMBENE [ĝambene] (naskiĝis la 26-an de novembro 1866 en Romo; mortis la 29-an de junio 1944 en Romo) estis itala esperantisto, doktoro teologia, katolika pastro, monsinjoro, profesoro de hebrea kaj greka lingvoj en Universitato de Propaganda Fide.
Vivo
Luigi Giambene naskiĝis en Romo la 26-an de novembro 1866. Li estis ordinita katolika pastro la 21-an de julio 1889.
Ĉar li bone konis la hebrean kaj la antikvan grekan, en 1905 li iĝis universitata profesoro pri la unua de tiuj lingvoj kaj poste pri ambaŭ. Sed en 1915 li lasis tiun laboron (kaj preskaŭ ĉiujn ceterajn) pro malsano. La malsano kiu trafis lin ankoraŭ sufiĉe junan (49-jaran) daŭris longe, ĝis 1944, kiam li mortis.
Giambene estis esperantisto ekde 1902, pioniro en Romo, kie li kunfondis en decembro 1905 la Esperanto-societon "Imperiosa Civitas" kaj en 1919 Roman Esperanto-Instituton. Li estis la motoro de la organiza ekipo de la 4-a Internacia Katolika Kongreso en Romo en septembro 1913.
Verkoj
Li verkis italan-esperantan vortaron (1907) kun ĉ. 4.500 kapvortoj, kaj ankaŭ gramatikon kaj antologion Tra la Esperanta Literaturo. En 1908 li redaktis Roman Esperantiston, kiu aperis unue en 1907.
Li gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj paroladis pri Esperanto.
Recenzoj
Pri Vocabolario Italano-Esperanto
|
| „ Vortaro itala-esperanta, kun malgranda gramatiko kaj tabelo de l’ afiksoj, itale verkitaj. Regularo de Roma Grupo Esperantista « Imperiosa Civitas », sciigoj pri la ĉefaj verkoj esperantaj. Bonega kaj oportuna poŝlibro por Italoj. ” | — La belga sonorilo - Numero 046, Junio (1906) |
|
Bibliografio
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
Eksteraj ligiloj