Johan Hendrik Louis Meijer (Amsterdamo, 9-a de marto 1809 - Utreĥto, 31-a de marto 1866) estis nederlanda pentristo, litografo kaj redaktisto konata pro siaj marpentraĵoj.[1]
Li studis kun George Pieter Westenberg kaj Jan Willem Pieneman, kaj estis profesoro de Matthijs Maris; li loĝis en Deventer, Parizo kaj Hago.[2]