Ili poste penetris en centran kaj sudan Italujon, escepte de Pentapolo, la Papaj Ŝtatoj kaj la sudaj marbordoj, kiuj restis bizancaj.
Post la morto de Alboino (ĉ. 570) kaj la mallonga regno de Klefo la ŝtato disiĝis laŭ 36 duklandoj. La duklandoj Spoleto kaj Benevento en suda Italujo sendependiĝis. En 584 la lombardaj nobeloj elektis Aŭtaron, filon de Klefo, reĝo.
Reĝo Liutprando (712-744) fortikigis la reĝlandon per leĝoj kaj rekonkeris Spoleto-n kaj Benevento-n.
↑la formo lombardoj deriviĝas el la romanidaj lingvoj, la formo langobardoj el la ĝermanaj lingvoj kaj la latina, krome en la moderna itala lingvo la antikva popolo nomatas longobardi, kun unua vokalo "o", kiel la norma nomo longobardoj en PIV.