Llullaillaco estis konstruita dum du diferencaj fazoj en la Plejstoceno-Holoceno fare de dacitaj lafofluoj. La plej malnovaj rokoj estas ĉirkaŭ 1.5 milionoj da jaroj malnovaj. Antaŭ 150,000 jaroj, la vulkana sudorienta flanko falis kaj generis terglitan lavangon kiu atingis tiom for kiom ĝis 25 km el la pinto. La plej jundatitaj rokoj estis erupciitaj antaŭ 5,600 ± 250 jaroj el la pinta regiono, sed informoj de historia aktiveco ekzistas el la 19a jarcento.
La unua registrita grimpo de la monto okazis en 1950, sed oni trovis spurojn de pli fruaj grimpoj, kaj nombrajn arkeologiajn lokojn sur la monto kaj ĉe ties deklivoj. Kun arkeologia loko ĉe la pinta regiono, Llullaillaco estas la plej alta arkeologia loko en la mondo. Tie, en 1999, oni trovis la mumigitajn restaĵojn de tri infanoj, konataj kiel Infanoj de Llullaillaco. Oni supozas ke temas pri restaĵoj de homaj oferoj.
Bibliografio
Reinhard, Johan: The Ice Maiden: Inca Mummies, Mountain Gods, and Sacred Sites in the Andes. National Geographic Society, Washington, D.C., 2005.
Reinhard, Johan and Ceruti, María Constanza: "Inca Rituals and Sacred Mountains: A Study of the World's Highest Archaeological Sites" Los Angeles: UCLA, 2010.
Reinhard, Johan and Ceruti, María Constanza: Investigaciones arqueológicas en el Volcán Llullaillaco: Complejo ceremonial incaico de alta montaña. Salta: EUCASA, 2000.
Reinhard, Johan and Ceruti, María Constanza: "Sacred Mountains, Ceremonial Sites and Human Sacrifice Among the Incas." Archaeoastronomy 19: 1–43, 2006.
Ceruti, María Constanza: Llullaillaco: Sacrificios y Ofrendas en un Santuario Inca de Alta Montaña. Salta: EUCASA, 2003.
Reinhard, Johan: "Llullaillaco: An Investigation of the World's Highest Archaeological Site." Latin American Indian Literatures Journal 9(1): 31–54, 1993.
Beorchia, Antonio: "El cementerio indígena del volcán Llullaillaco." Revista del Centro de Investigaciones Arqueológicas de Alta Montaña 2: 36–42, 1975, San Juan.