Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Hauts-de-Seine en la kvina Respubliko, ekde la balotoj de 1968
La nombro de senatanoj por la eksa departemento Seine-et-Oise estis fiksita je 8 elektitoj okaze de la kompleta elekto de la Senato de la 26-a de aprilo 1959[1]. Sekve de la reorganizo de la pariza regiono en 1964, aplikebla ĝis la 1-a januaro 1968, la nombro de la senatanoj por la departementoj Seine kaj Seine-et-Oise estis altigita de 30 al 39, kaj ili estis disdonitaj al la novaj departementoj[2]. Hauts-de-Seine, kaj la tuto de la pariza regiono, apartenis al la serio C. La senatanoj estis elektitaj por naŭjara mandato, la renovigoj okazis en 1977, 1986 kaj 1995.
Post la leĝo n° 2003-697 de la 30-a de julio 2003, la mandato de la senatanoj estis reduktita al ses jaroj. Tiu nova daŭro aplikiĝis en Hauts-de-Seine okaze de la balotoj de 2004. Ĝi tamen estis modifita al sep jaroj, la plilongigo de unu jaro de tiu mandato ŝuldigix al decido de la Konstitucia Konsilio de 2004, kiu prokrastis la balotojn komence antaŭviditaj en 2007 kaj 2010, por eviti tro de balotoj en 2007. Hauts-de-Seine apartenas, ekde la balotoj de 2011, en la serio 1.
La senatanoj estas elektitaj laŭ universala nerekta balotsistemo de la grandaj balotantoj. En 2011, tiuj-ĉi estis 2 095.
Plilongige la proporcia balotsistemo valida en la eksa departemento Seine-et-Oise estis konservita, la nombro de elektitoj estis 7, en la departemento Hauts-de-Seine, ekde 1968.
Mandatperiodo 1968-1977
De la 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977.
Mandatperiodo 1977-1986
De la 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986.
Mandatperiodo 1986-1995
De la 28-a de septembro 1986 ĝis la 23-a de septembro 1995.
Mandatperiodo 1995-2004
De la 24-a de septembro 1995 ĝis la 30-a de septembro 2004.
Mandatperiodo 2004-2011
De la 26-a de septembro 2004 ĝis la 30-a de septembro 2011.
Mandatperiodo 2011-2017
Ekde la 25-a de septembro 2011.
Aneksaĵoj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj