Ĉi tiu estas la unua televida serio en la fikcia universo de Star Trek, kaj konsistas el 79 regulaj epizodoj dum la tri sezonoj de la serio, krome la "montrepizodo de la originala televidserio", The Cage [La Kaĝo]. La epizodoj estas listigitaj laŭ ordo de originala apero kiu kongruas kun la ordo de l' epizodoj en la originala sezono de ĉiu sezono,[2][3][4]remasteritaj (remastered),[5][6][7] kaj bluradia (Blu-ray) DVD[8]. La originalaj KDj de unuopa diskkolekto metis la epizodojn per produktado, kun "The Cage" en la fina disko.[9] Ĉi tiu listo ankaŭ inkluzivas la steldaton (stardate) kiam la okazaĵoj de ĉiu epizodo okazis ene de la fikcia universo de "Star Trek".[10].
Post la finelsendo, Paramount Television prezentis Star Trek al televidaj stacioj kiel "komuneldoneblan" (Syndication Broadcast) pakon.[11] Post tion la populareco de la serio kreskiĝis iĝi fariĝi "grava fenomeno ene de populara kulturo".[12]
En 2006, CBS Paramount Domestic Television (nun CBS-Televido-Distribuo) anoncis, ke ĉiu "Originala Serio" epizodo estus re-komunelsendebla (re-syndicated) en altkvalita difino, inkluzive de novaj kaj plibonigitaj specialaj efektoj.[13][14][15] La reformatitaj epizodoj komencis kun "Balance of Terror [Ekvilibro de Teruro]" (kune kun, en kelkaj lokoj, "Miri") dum la semajnfino de la 16-an de septembro 2006.[16] kaj ĝi finiĝis kun "The Cage" elsendita dum la semajnfino de la 2-a de majo de 2009.[16][17]
Provepizodoj
La provepizodo de "Star Trek", "La Kaĝo", estis kompletigita inter novembro 1964 kaj januaro 1965,[18] ĉefrolante Jeffrey Hunter kiel Kapitano Christopher Pike, Majel Barrett kiel Numero Unu , kaj Leonard Nimoy kiel Spock. La provepizodo estis malakceptita de NBC kiel "tro cerbra" inter aliaj plendoj.[19] Jeffrey Hunter elektis forigi la rolon de Pike [20] kiam kreinto Gene Roddenberry estis petita produkti duan epizodon verkis "Where No Man Has Gone Before" (Kien neniu jam estis) de kiu iomete (sed ne signife) li redaktis version de la sama nomo elsendita en 1966 kiel la tria epizodo de la nova serio..[21][22]
"The Cage" neniam estis elsendita dum la "Star Trek" originala elsendperiodo sur NBC. Ĝi estis prezentita de Roddenberry kiel nigra blanka verko en diversaj konvencioj dum la jaroj post la finigo de originala serio "Star Trek" sed ĝi ne estis publikigita komerce ĝis 1986 kiam Paramount Pictures produktis "restarigitan" version de "The Cage" (kombinaĵo de la originala nigra-blanka videofilmo kaj koloraj partoj de la epizodo de unua sezono "La Bestkolekto ") kune kun enkonduko de Gene Roddenberry.[23]
La 4-an de oktobro de 1988, Paramount Pictures elsendis specialan televidprogramon de du horoj, prezentata de Patrick Stewart, nomita "The Star Trek Saga: From One Generation to the Next" (La Stelvojaĝa Sagao: El la unua al la nova generacio), kiu prezentis unuafoje, kompletan televidan prezenton de "La Kaĝo". En kelkaj merkatoj, la speciala programo ne prezentiĝis ĝis la 15-an de oktobro 1988.[23] In the United States, "The Cage" was first released to DVD in December 2001.[24] It was later included on the final disc in both the original and "remastered" season 3 DVD box sets (listed with the original air date of October 15, 1988).[4][7][25]
"Where No Man Has Gone Before" en ĝia originala formo (produkto numero 02) estis sendita al NBC, sed nur re-redaktita versio estis elsendita, ne kiel piloto sed kiel la tria epizodo de la serio (produkto numero 02b). Oni pensis ke oni perdis la originalan version, sed poste ĝi aperis sur la bendoj de la VHS en la konvencioj, ĝis oni malkovris ĝin en 2009 kaj poste publikigita en la hejma video sub la titolo "Where No Fan Has Gone Before" (Kien neniu ŝatanto jam iris).[26] Tiu versio neniam estis elsendita.
La kosmoŝipanaro de la Enterprise sekvas helpsignalon ĝis la planedo Talos la 4-a, kie Kapitano Pike estas kaptita fare de grupo de telepatiaj eksterteruloj.
Post kiam la Enterpise provas transiri la Grandan Baron ĉe la rando de la galaksio, la kosmoŝipanoj Gary Mitchell kaj Elizabeth Dehner disvolvas "psikajn" potencojn, kiuj minacas la sekurecon de la kosmoŝipo.
Epizodoj de la unua sezono (1966-67)
Post la dua epizodo reĝisorata de Roddenberry, "Where No Man Has Gone Before", la projekton ricevis pli favorajn respondojn de NBC[21][22]. La unua epizodo de "Star Trek" fine estis elsendita - "The Man Trap" (La Homkaptilo) - - je 8:30 PM (20:30 h) la 8-an de septembro 1966 [27] . "Kien neniu iris", kiun poste oni elsendis en formato re-redaktita kiel la tria epizodo de la serio, konservis nur Spockon kiel rolulo de "La Kaĝo" sed enkondukis William Shatner kiel Kapitanon James T. Kirk, James Doohan kiel ĉefan inĝenieron Scotty, kaj George Takei kiel fizikisto (poste piloto) Sulu. Kuniĝis ankaŭ al rolularo DeForest Kelley kiel la kirurgisto de la kosmoŝipo D-ro Leonard McCoy kaj Nichelle Nichols kiel la komunikteknikisto Uhura en "The Man Trap"; la unua epizodo de la serio.
Kvankam la rolo de Numero Unu ne estis retenita el "The Cage", Majel Barrett revenis al la serio kiel nova rolulo, flegistino Christine Chapel, kaj ŝi igis unuan de multaj aperoj en " The Naked Time [La Nuda Tempo]".
La unua sezono de 'Star Trek' konsistis el 29 epizodoj, inkluzive de la duparta epizodo "The Menagerie, kiu inkluzivas preskaŭ ĉiuj bildoj de la origina piloto, "La Kaĝo". Aliaj konsiderindaj epizodoj inkludas "Ekvilibro de Teruro", kiu enkondukas la Romulanojn; "Space Seed [Kosma semo]", kiu enkondukas Khan Noonien Singh kaj funkcias kiel bazo por Star Trek II: The Wrath of Khan [Stelvojaĝo la 2-a: La kolero de Khan] ; "Errand of Mercy [Helpa misio]", en kiu la Klingonoj unue aperis; kaj la kritike aklamata[28] epizodo, kiu ricevis la Premion Hugon episode[29], "The City on the Edge of Forever [La urbo ĉe la rando de eterneco]" en kiu Kirk, Spock kaj McCoy vojaĝas en la pasinteco tra la Gardisto de Eterneco.
La dua sezono de la spektaklo, kiu havis 26 epizodojn, komencis en septembro 1967 per "Amok Time" (Amoka tempo). Tiu sezono enkondukis aktoron Walter Koenig kiel Pavel Chekov de Rusio, kaj donis al la spektantoj la unuan ekrigardon de la hejmmondo de Spock, Vulkano.
Post la dua sezono de Star Trek, NBC emis nuligi la spektaklon pro malaltaj spektadtaksadoj.[30][31] Pro la fanoj Bjo Trimble kaj John Trimble, la spektantoj de Trek inundis NBCon per leteroj protestantaj la malfruon de la spektaklo kaj petegis ke la reto renovigu la televidserion dum alia jaro.[31][32] Post kiam NBC konsentis produkti trian sezonon, la reto promesis al Gene Roddenberry ke la spektaklo aperus en favora horaro (lundoj je 19:30 h),[30][31] sed poste oni ŝanĝis la horaron por ke Star Trek aperos en la nomita "Friday night death slot" - vendredaj noktoj je 22:00 h.[30][33] Krom la "miskompreno" [31] la buĝeto de la spektaklo estis "serioze malaltita",[30] multaj de la epizodoj estis verkitaj de komencantoj (David Gerrold kaj Judy Burns), amatoroj (Jean Lisette Aroeste kaj Joyce Muskat) aŭ scenaristoj, kiuj neniam antaŭ aŭ poste verkis por sciencofikcio (Jeremy Tarcher kaj Shari Lewis).
Nichelle Nichols priskribis la eventualan nuligon de la serio kiel "profetado mempleningonta".[34]