Lignera plato, lignera tabulo estas la plej granda kaj konata subgrupo de la lignera materialo. Ili konsistas el malsimile grandaj ligneroj, kiuj estas kunpresitaj en tri ĝis kvin tavoloj al plurtavolaj platoj. La plej eksteraj tavoloj konsistas el fajnaj ligneroj, precipe kiam ili estas uzataj por dekoraj celoj (ekzemple por konstruo de mebloj). La platoj havas preskaŭ similajn ecojn kiel lignaj tabuloj, nur la firmeco estas multe malpli grandaj ol tio de natura ligno.
Historio
La lignerplatoj estis inventita en la 1930aj jaroj de la germano Max Himmelheber, por plialtigi la uzogradon de arboj, kiu tiam nur estas je ĉ. 40 procentoj. Ĉar por fari lignerajn platojn estas uzataj krom gluaĵo lignan rubon kiel ligneroj, lignopolvo kaj branĉoj, la uzogrado altiĝis ĝis ĉ. 80 procentoj.
Teknikaj datoj
La sekvantaj datoj valoras por platoj de normtipoj V20 kaj V100:
Ligneraj platoj estas farataj pro kostaj kialoj ĉefe el lignaj restaĵoj, malvalora ligno de maldikaj branĉoj kaj uzita ligno. Aldoniĝas gluaĵoj (lignogluaĵo kaj cementlakto) por ligi la lignerojn. Krome por specialaj platoj aldoniĝas fungicidon aŭ/kaj fajroprotektan kemiaĵon.
Hans-Joachim Deppe, Kurt Ernst: Taschenbuch der Spanplattentechnik. 4., überarbeitete und erweiterte Auflage. DRW, Leinfelden-Echterdingen 2000. ISBN 3-87181-349-4 .
Karl-Reinhard Volz: Untersuchung über die Eigenschaften der Rinde von Fichte, Kiefer und Buche und ihre Eignung als Rohstoff für Flachpreßplatten. In: WKI-Bericht, Nr. 3. Wilhelm-Klauditz-Institut für Holzforschung, Braunschweig 1974.
Manfred Dunky, Peter Niemz: Holzwerkstoffe und Leime. Technologie und Einflussfaktoren. Springer, Berlin / Heidelberg / New York / Barcelona / Hongkong / London / Mailand / Paris / Tokio 2002, ISBN 3-540-42980-8
Peter Niemz, André Wagenführ: Werkstoffe aus Holz. In: André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag Leipzig im Carl-Hanser-Verlag, München 2008. ISBN 978-3-446-22852-8. S. 127–259.