Lichtensteig situas norde de Wattwil, ĉe la orienta bordo de la rivero Turo en la centro de Togenburgo, kies malnova historia ĉefurbo ĝi estas. Ĝia historia urbokerno konservis sian mezepokan karakteron.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lichtensteig limas en nordoriento al Oberhelfenschwil, en sudo kaj okcidento al Wattwil, kaj en nordokcidento al Bütschwil.
La unua skriba mencio de Lichtensteig datiĝas el la jaro 1228 sub la nomo Liehtvnsteige, kiel fortikaĵo de la grafoj de Togenburgo. En la jaro 1400 Lichtensteig ricevas la privilegiajn rajtojn kiel urbo (bazara rajto, propra administracio kaj tribunalo). Ekde la aĉeto de Togenburgo fare de la Princabatejo Sankt-Galo en la jaro 1468 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798, Lichtensteig estis la sidejo de la princabata voktejoTogenburgo. La princabato Ulrich Rösch konfirmis en la jaro 1469 la kvar liberecleterojn de Lichtensteig. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Lichtensteig apartenis al la Kantono Säntis. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.