La termino libertariano kutime rilatas al la anoj de
Libertarianismo (ankaŭ konata kiel
klasika liberalismo).
Etimologio de la vorto "libertariano"
La termino libertarian en angla lingvo komence signifis "proponanto de libereco", kaj
oni ankoraŭ povas uzi ĝin por ĉi tiu signifo, en la ĝusta kunteksto. Ĝi
povas esti uzata kontraŭe ol aŭtokratisto (politike), aŭ
al proponantoj de determinismo (filozofie),
ktp.
"Libertariano" kiel "anarkiisto"
Vortoj parencaj al "libertariano" ankaŭ estis uzataj en pluraj eŭropaj lingvoj de
anarkiistoj sinonime por la nomo de ilia movado, por klare
eviti la konfuzadon kun la mallaŭdaj uzoj de anarkio kiel
sinonimo por malorganizo. En Esperanto, oni uzas "liberecano".
Same kiel la vorto "anarkiisto", la vorto "libertariano",
almenaŭ en Eŭropo, longe estis sinonima kun la socialisma
speco de anarkiistoj, kiuj ankaŭ estas nomitaj
libertarianismaj socialistoj.
Aliflanke, en Usono, ĝi kutime estis komprenata kiel sinonimo por
individuisma anarkiisto.
"Libertariano" kiel "klasika liberalo"
Tamen, en Usono ĝis la 1950-a jardeko, la vorto libertariano estis
multege uzata de klasikaj liberaluloj, nur malmultaj
el ili estis anarki-kapitalistoj. Ĉi tiuj klasikaj
liberaluloj penis eviti konfuzon kun la uzoj de la vorto
liberalo, kiu estis tiam vaste uzata por variaj
socialdemokrataj kaj eĉ socialismaj partioj
kaj ideologioj. Ja, la maldekstra-anarkiisma
tradicio ne estis forta en Usono, do la vorto ne estis profunde ligita al
maldekstra-anarkiismo, dum ekzistis tradicion de
individuisma anarkiistoj kaj aliaj ne-socialistoj
kaj ne-anarkiistoj kiuj nomis sin mem "libertarianoj" en Usono. La vorto
disvastiĝis al la Usono kaj tiam alia landoj, per la fondado de
cerbumkomitatoj, partioj, ktp.
Tipografia konvencio
Iuj anglalingvaj verkistoj ankaŭ sekvas la konvencion por uzi libertarian (minuskle)
por signifi ĝeneralan subtenanton de libertarianismo, dum
Libertarian (majuskle) rilatas specife al ano de libertarianisma politika
partio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj