Les Trois-Châteaux - france "la tri kasteloj" - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoJura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (franceBourgogne-Franche-Comté). La nova komunumo estis kreita kun efiko de la 1-a de aprilo 2016 kunfandante la antaŭajn komunumojn L'Aubépin, Chazelles kaj Nanc-lès-Saint-Amour, kiuj havas la statuson de "delegita komunumo" en la nova komunumo. La administra sidejo estas en Nanc-lès-Saint-Amour. Fine de 2022 en la nova komunumo vivis 770 loĝantoj sur areo de 15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoLons-le-Saunier kaj al la kantonoSaint-Amour.