Les Gaspards (La Gaspard-oj) estas franca filmo, de Pierre Tchernia, aperinta en 1974.
Rakonto
En la vasta sub-grundo de Parizo, troglodita grupo nomita «les Gaspards» ("La Gaspard-oj": "Gaspard" estas samtempe antaŭnomo kaj slanga vorto por "rato") interalie kaptas turistojn kiel militanta ago por malhelpi al konstruistoj modernigi la urbon.
Jean-Paul Rondin estas libro-vendisto en Parizo. Sed li estas malkontenta ĉar lia butiko situas apud renoviga konstruejo de la urbo mendita de la Ministerio de publikaj konstruaĵoj. Iun vesperon, la filino de Rondin malaperas post ŝi forlasis grupon da amikoj. Komisaro Lalatte, kiun Rondin vizitis, pensas ke temas pri forfuĝo. Tamen tiu malapero ne estas la unua: aliaj homoj malaperis, inkluzive dudek turistojn, kiuj venis por viziti la katakombojn. Krome, aĵoj malaperas el muzeoj kaj manĝaĵoj estas rabitaj.
Fakte, temas pri grupo, "Les Gaspards", estrata de ĉefo Gaspard de Montfermeil, kiu forkaptis tiujn homojn, por ke konstruado ĉesu kaj Ministro pri publikaj konstruaĵoj rezignu. Rondin, sola, decidas iri por viziti la katakombojn...
Teĥnikaĵoj
Rolularo
- Michel Serrault: Jean-Paul Rondin, libro-vendisto
- Philippe Noiret: Gaspard de Montfermeil, Ĉefo de "Gaspard"-oj
- Michel Galabru: Komisaro Lalatte
- Chantal Goya: Marie-Hélène Rondin, filino de Jean-Paul
- Charles Denner: Ministro de publikaj konstruaĵoj
- Prudence Harrington: Miss Pamela Pendleton-Pumkin
- Gérard Depardieu: Poŝtisto
- Jean Carmet: Paul Bourru, vino-vendisto
- Annie Cordy: Ginette Lalatte, edzino de komisaro
- Roger Carel: Alberto Sopranelli, tenoro
- Daniel Ivernel: Strat-vagulo
- Pierre Destailles: Viro kun blanka ĉapelo
- Hubert Deschamps: Pastro Lestinguois
- Françoise Cingal: Sophie
- Paul Demange: Komisiito en ministerio
- Bernard Lavalette: Ministro de internaj aferoj
- Jacques Legras: Bougras, servema biciklanta policano
- Michel Muller: Nicolas
- Robert Rollis: Marcel Merlin, ŝoforo de aŭtoĉaro
- Raymond Meunier: Mathieu
- Marie-Pierre de Gérando: Jérôme Aubier, Kabinet-direktoro
- Gérard Hernandez: Hervé Balzac, polic-inspektoro
- Denise Metmer: Eva
- Henri Poirier: Brigadisto Pommier
- Jean-Claude Rémoleux: Submastro kaj ties ĝemelo
- Conrad Von Bork: Helmut Von Sturmundrang
- Ruytchi Souzouki: Japana turisto (sub nomo de Souzouki)
- Bernard Musson: Albert Galmier, komisiito en ministerio (ne kreditita)
- Reginald Lombad: Averell Nixon (ne kreditita)
- Pierre Richard: Iu "gaspard"
- Liza Braconnier
- Philippe Dumat
- Gérard Lemaire
- Bocky
- Randel
- Marius Balbinot
- Martin Trévières
- Nono Zammit
- Régis Bouquet (konfirmota)
- Bernard Plantey (nura voĉo)
Pri la filmo
Eksteraj ligiloj