Lee Ming-che (ĉine; naskiĝis en 1975 jaro) estas tajvana politika aktivisto, kiu estis arestita de ĉinaj aŭtoritatoj en la fino de marto de 2017 jaro.[1][2] Kiam Lee Min-che eniris la ĉefteran Ĉinion el Makao, li perdis eblecon kontakti kun sia familio.[3] Homrajtaj aktivistoj el la tuta mondo postulas liberiĝi Lee Ming-che.[4]
Lee laboris por la Demokratia Progresema Partio kaj li estis membro de ne-registara organizaĵo, kaj la incidento pri lia aresto kondukis al malopinioj inter ŝtataj sekurecaj agentejoj de Tajvano kaj Ĉinio.[5]
Reprezentanto de registaro de Ĉinio informis, ke Lee estis akuzita pri okazigo de damaĝo por nacia sekureco de Ĉinio.[6] Ma Xiaoguang, proparolanto de Oficejo por rilatoj kun Tajvano, diris dum gazetara konferenco, ke Lee "nuntempe estas en bona fizika kondiĉo".[7]
Edzino de Lee Ming-che, Lee Ching-yu, provis viziti Pekinon por peti liberigon de Lee Ming-che, klarigi la akuzojn kontraŭ li kaj konvinkiĝi pri protektado de liaj rajtoj.[8] Lee jam uzis sociajn retejojn por antaŭenigi la sukceson de tajvana demokratio al 'almenaŭ 100 homoj' en kontinenta Ĉinio.[9] Dum tiu okazo, li vizitis Ĉinion por organizi kuracadon de sia bopatrino .[10] En klopodo trovi edzon, Lee Ching-yu rezervis flugon el Tajvano en Ĉinion la 10-an de aprilo,[11] sed la ministerio pri publika sekureco de Ĉinio malpermesis al ŝi viziti kontinentan Ĉinion.[12]
En aprilo de 2022, la ĉina komitato pri tajvanaj oferoj deklaris, ke sano de Lee Ming-che estas stabla, kaj li estos liberigita post kvin-jaraĝa enprizoniĝo.[13] Li estis liberigita la 14-an de aprilo de 2022 jaro, kaj revenis al Tajvano la nekstan tagon.[14]
Referencoj