Leányfalu situas inter Pilis (montaro) (piliŝ) kaj dekstra flanko de Danubo. Kontraŭe estas Pócsmegyer, pramo interligas ambaŭ komunumojn. Leányfalu kontaktiĝas kun Szentendre kaj Tahitótfalu. La vilaĝo havas ĉefvojon Budapeŝto-Visegrád, krome ekskursoŝipoj uzas la havenon.
Historio
Pli frue la romianoj konstruis tie sentineloturon. En 1541 okazis turka okupado, sed la loĝantaro parte restis plu.
En 1949 la vilaĝo memstariĝis de Pócsmegyer, en 1970 jam ĝi iĝis grandvilaĝo. Ĝi estas feriejo, famaj aktoroj, figuroj havas tie feridomojn. La grandvilaĝo havas termalan banejon.