Laurent Koscielny - prononco franclingva laŭ sistemo IFA loʁɑ̃ kosjɛlni, familia nomo origine pole Kościelny, prononco kɔɕˈtɕɛlnɨ - estas franca futbalisto devena de polaj avo kaj praavo, kiuj laboris kiel industriaj laboristoj en la nordo de Francio. Li naskiĝis la 10-an de septembro 1985 (nun 1985-09-10) en Tulle, do nun estas 39-jara.
Ekde la jaro 2014 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.