Las Villas (La Urboj aŭ Urbetoj) estas la nomo de komarko de la Provinco Ĥaeno en Hispanio. Granda parto de ĝia teritorio formas parton de la Natura Parko Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas.
Tiu komarko havas 21 215 loĝantojn (INE 2018), areon de 556,38 km², kaj loĝdensecon de 38 13 loĝ/km².
Tradicie, kun la komarko La Loma, oni konsideris, ke ambaŭ formas unusolan komarkon, nome "La Loma y las Villas". Tamen la 27an de marto 2003 laŭ la katalogo[1] fare de la Consejería de Turismo y Deporte de la Junta de Andalucía, oni modifis la komarkojn de la Provinco Ĥaeno kaj Las Villas kaj La Loma restis du sendependaj komarkoj.