La lanceolata brankiostomulo (Branchiostoma lanceolatum, ankaŭ Amphioxus lanceolatum, Eŭropa brankiostomulo, aŭ Mediteranea brankiostomulo) estas brankiostomulo de la subfilumoCephalochordata. Ĝi estas mara senvertebrulo kun notokordo sed sen dorsosto kaj estas uzata kiel modela organismo por studi la evolucian disvolvigon de vertebruloj.[1])
Tiu animalo estas perloblanka kaj duon-travidebla kio permesas la rigardon al la internaj organoj el ekstero. Ties aspekto estas simila al "primitiva fiŝo". Ĝi povas kreski ĝis 6 cm longa.[2][3]
Notoj
↑ Theodosiou, M.; Colin, A.; Schulz, J.; Laudet, V.; Peyrieras, N.; Nicolas, J. F. O.; Schubert, M.; Hirsinger, E. (2011). "Amphioxus spawning behavior in an artificial seawater facility". Journal of Experimental Zoology Part B: Molecular and Developmental Evolution. 316B (4): 263–275. doi:10.1002/jez.b.21397. PMID 21271675.